Skip to content

Planto de la semajno 17: petasito

24.04.2011
tags:

Unu el la plej strangaj plantoj en nia naturo  estas petasito (Petasites hybridus). Ĝi floras jam frue printempe, sed la folioj kreskas nur poste (la du bildoj estas faritaj en sama loko, la supra en aprilo, la suba en junio). Ĉe petasito la pistilo kaj stamenoj estas en apartaj plantoj. Strange estas, ke ĉe ni kreskas preskaŭ eksluzive nur virplantoj (havantaj stamenojn, la inaj plantoj kun pistiloj restis en suda Eŭropo, de kie oni transportis petasiton al ni kiel ornamaĵon kaj kuracplanton). Tial petasito apenaŭ povas produkti semojn ĉe ni. Ĝi tamen prosperas kaj disvastiĝas, ĉar ĝi disvastiĝas facile per radikpecetoj. En urboj oni ofte transportas teron de unu loko al lia dum konstruado kaj tiel petasito trovas novajn kresklokojn.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: