Skip to content

Tusilago pli proksime

17.04.2011
tags:

Tusilago estas tre konata fruprintempa planto en la tuta mondo. Ĝiaj floroj estas inter la unuaj post la vintro. Tusilago kreskigas la florojn jam la antaŭan someron. Ili travintras en la radiko kaj estas pretaj aperi tuj kiam la suno varmigas la teron. La floro meritas pli detalan atenton. En la floraro estas diversaj floroj: ĉirkaŭe pistilaj (inaj) floroj, kiuj aperas unue. Meze estas stamenaj (masklaj) floroj, kiuj unue aspektas kiel etaj buterpecoj kaj poste malfermiĝas kiel stelaspektaj floroj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: