Skip to content

Planto de la semajno 13: galego orienta

26.03.2011

 

Galegoj estas gento en Nordokcidenta Hispanio, sed ankaŭ plantgenro. Orienta galego (Galega orientalis) originas de Siberio, sed homoj disvastigis ĝin ankaŭ aliloke. Ĝi apartenas al familio de fabacoj, kiuj estas vaste kultivataj por diversaj celoj. Galego havas tute specialan kapablon malkomponi diversajn malpuraĵojn, ekz. oleon el la tero. Tiu eco estas ankoraŭ studata, sed pro ĝi galego povos fariĝi grava kultivaĵo. Samtempe oni konstatis, ke ĝi povas fariĝi ankaŭ malutila, eĉ danĝera. Ĝi estas tre konkurenckapabla kaj fuĝinte al la naturo ĝi povas sufoki nian propran naturon. En Helsinko ĝi troveblas jam kelkloke en la naturo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: