Skip to content

Planto de la semajno 10: sileno viskoza

05.03.2011

Viskoza  aŭ glua sileno (Silene viscosa) estas planto de la stepoj de Orienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio. Iel ĝi tamen trovis sian vojon al la Balta Maro. Tie ĝi kreskas en senhomaj marinsuloj. En Helsinko estas pluraj tiaj malfacile atingeblaj insuloj, sed ĉi tie viskoza sileno kreskas ankaŭ en unu insulo kiu estas tre facile vizitebla. Tiu estas la insulo Harakka kiu nuntempe estas naturprotektejo. La tuta insulo estas proktektita. En kelkaj partoj oni rajtas promeni laŭ indikitaj padoj, kelkaj partoj estas tute fermitaj al homoj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: