Skip to content

El la vivo de la paseroj

20.02.2011
tags:

Jen kelkaj pliaj portretoj de paseroj en rozujo. Ĉu birdoj havas mienojn? Eble la mienoj de birdoj estas en la okulo de la rigardanto, sed ŝajnas al mi, ke tiuj ĉi birdoj estas kontentaj pri sia vivo. La bildoj bedaŭrinde ne povas peri la laŭtan pepadon kiun aŭdigis la babilemaj birdetoj.

Rigardu, rigardu, mi povus servi kiel falko!

Ne fanfaronu, memoru “se okulo ne atentas, dorso eksentas”.


Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.

Ho, tiuj junuloj – fiera mieno, kapo malplena.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: