Skip to content

Planto de la semajno 8: sileno kliniĝanta

19.02.2011

Kliniĝanta sileno (Silene nutans) aperas en esperantaj vortlistoj (ekz. listo de W F Pilger kaj Sveda Floraro) kiel nokta sileno. Al mi tio tio tamen ne ŝajnas oportune, ĉar ekzistas alia silenspecio kiu jam havas la saman nomon, nome Silene noctiflora. Ankaŭ ĝi estas novalveninto en Finnlando. En pluraj eŭropaj lingvoj Silene nutans nomiĝas ‘kliniĝanta’, same la latindevena scienca nomo nutans signifas ‘kliniĝanta’.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: