Skip to content

Planto de la semajno 7: enotero

12.02.2011
tags:

Enotero, dujara enotero (Oenothera biennis) havas strangan kutimon: la floroj aspektas velkintaj dum la tago sed ili malfermiĝas vespere kaj restas malfermitaj ĝis sekva mateno.Pro tio en vortlisto de W F Pilger enoteroj havas popolan nomon noktolumo. La supra foto estas farita tage, la suba je la 7a horo vespere. En Finnlando enoteroj estas raraj novalvenintoj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: