Skip to content

Ankoraŭ ekzistas paseroj

07.02.2011

Oni povas daŭre legi en ĵurnaloj, ke paseroj tre malmultiĝis. Tamen en la centro de Helsinko en la regiono Ruoholahti-Lapinlahti ili tamen abundas. En urba naturo ili facile trovas manĝaĵon. La dekoraciaj arbustoj kiujn homoj plantis donas al la birdoj protektejojn. Ili kutimiĝis al la preterpasantaj homoj, sed serĉas protektejon ene de la arbusto tuj se oni haltas kaj rigardas al ili. Nur en esceptaj kazoj ili flugas al la plej supraj branĉoj de la arbustoj.

Advertisements
One Comment
  1. Jozefo permalink
    08.02.2011 10:57 atm

    En polaj urboj malpliigxas versxajne nombro de paseroj, cxar en novokonstruataj domoj mankas diversaj kasxejetoj, en kiuj paseroj povus prepari nestojn.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: