Skip to content

Planto de la semajno 6: epilobio hara

05.02.2011

Hara epilobio (Epilobium hirsutum) havas pli grandajn florojn ol aliaj epilobi-specioj. Tial ekz. la svedoj nomas ĝin roza epilobio (rosendunört). Tamen la scienca nomo, same kiel la finna karvahorsma, referencas al la etaj haroj en ĝia tigo. En Finnlando hara epilobio estas trovebla nur en la plej sudaj regionoj de la lando.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: