Skip to content

Planto de la semajno 5: kelidonio

29.01.2011
tags:

Kelidonio (Chelidonium majus) estas konata en la tuta mondo kiel malnova kuracherbo.  Ĝiaj komunuzaj nomoj estas  verukherbo kaj hirundherbo. La lasta estas aparte interesa, ĉar laŭ malnova greka legendo hirundoj uzis la herbon por malfermi la okulojn de la idoj. En Finnlandon la planton alportis la homoj, sed nuntempe ĝi disvastiĝis ankaŭ al la naturo, almenaŭ en la sudo de la lando.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: