Skip to content

Planto de la semajno 4: fragmito

22.01.2011
tags:

Dum la vintro mi prezentas somerajn plantojn, sed kelkfoje mi povas fari aktualajn fotojn en la naturo. La tigoj de fragmito (Phragmites australis) staras fortaj dum la tuta vintro. La semoj falas sur la glacion, de kie la vento facile forportas ilin al novaj lokoj. Ankaŭ birdoj kiel paruoj volonte manĝas ilin. En la suba bildo blua paruo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: