Skip to content

Ankoraŭ pli da neĝo

15.01.2011
tags:

En Finnlando regas kurioza situacio: en Laponio, en la nordo, estas escepte malmulte da neĝo dum la en sudo, precipe ĉe la suda marbordo, la neĝo nekutime abundas. La unua neĝo falis jam en novembro kaj ĝis nun nur pliiĝis. Tial estas memklara afero, ke la neĝo abundas ankaŭ en mia blogo. Se oni rigardas atente, oni rimarkas, ke la vidaĵoj varias: kelkfoje la neĝo restas en unu loko, alifoje la vento transportas ĝin kaj kreas formojn kiuj similas al etaj dunoj.

Kelkaj mevoj restis ĉe (ŝajne ili estas arĝentaj mevoj, Larus argentatus) kaj estas surprizitaj pro la ŝanĝiĝinta ĉirkaŭaĵo. Kutime la mevoj flugas for kiam la maro glaciiĝas.

Tiuj ĉi fotoj  pri ŝtonmuro kaj plantkestoj klare montras kiom la neĝo falis. Ial la vento ne forblovis la neĝon, kiu amasiĝis en la loko kie ĝi unue falis.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: