Skip to content

Planto de la semajno 2: ekio

08.01.2011

Mi daŭrigas la prezentadon de novalvenintoj al la norda naturo per ordinara ekio (Echium vulgare). Oni supozas, ke ĝi originas ie en suda Eŭropo, sed nuntempe ĝi disvastiĝis kun homo al novaj regionoj. En Finnlando oni trovas ĝin ĉefe en havenoj, apud fervojoj kaj en varmaj lokoj en urboj. Kelkfoje la origino estis ornamplantoj semitaj de homoj, sed ĝi kapablas produkti semojn ankaŭ memstare kaj disvastiĝi en nia naturo, se la kondiĉoj estas favoraj. Ekz. en Vuosaari en orienta Helsinki estas tiaj lokoj apud ŝoseoj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: