Skip to content

Tombejo de aŭtomobiloj

03.01.2011

Kiel karakterizi tiun ĉi vintron en Helsinko? Eble rakontante, ke falis nekutime multe da neĝo, sed ankaŭ per tio, ke la neĝo venis tiel frue, ke multaj homoj ne havis tempon por forpreni siajn aŭtomobilojn. En diversaj lokoj de la urbo estas forgesitaj aŭtomobiloj entombigitaj sub neĝamasoj – ankaŭ en la strato Lapinlahdentie, en ĝusta loko inter ortodoksa kaj luterana tombejoj. Nun estus jam granda laboro eltombigi ilin. Eĉ ne estas certe ĉu la sistemo plu funkcios tiel ke eblos startigi la aŭton post tia sufero.

One Comment
  1. inga johanson permalink
    03.01.2011 8:51 ptm

    En la vintro 1972 ankaŭ mia aŭto (Volvo PV544) estis tiel kaŝita. Ne nur neĝegis sed la neĝplugila aŭtego ne vidis mian aŭton kaj tial verŝis pli da neĝo sur la tombo.
    Mem mi devis elfosi mian aŭton kiu bone startis! Mi uzis duonan tagon por la elfosado.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: