Skip to content

Planto de la semajno 1: tragopogo

01.01.2011
tags:

En Finnlando regas vintro. La tuta lando estas kovrita de neĝo pro kio neniu planto floras en la naturo. Tial dum la vintraj monatoj ĝis aprilo la planto de la semajno prezentos bildojn de pasintaj someroj. La ĉi-jara temo estas novalvenintoj en nia naturo. La unua estas flava tragopogo (Tragopogon pratensis), konata ankaŭ kiel bokbarbo. Ĉe ni ĝi estas plej facile trovebla en la ĉirkaūaĵoj de fervojoj. Tio aludas, ke almenaŭ unu grava alvenvojo estis trajnaj transportoj de greno kaj furaĝo el Ruslando en la 19a jarcento. La planto havas kuriozan kutimon: la floro estas malfermita nur antaŭtagmeze.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: