Skip to content

Planto de la semajno 52: taksuso

25.12.2010

Mi devis aparte pripensi kiu planto estus taŭga por Kristnaska periodo. Ĉe ni apenaŭ iu planto plu floras, tial mi devus elekti ion alian. Mi elektis taksuson. Taksuso (Taxus baccata) kreskas ĉe ni nur kiel ornama planto. En Helsinko oni tamen trovas ĝin ofte. La tuta arbo, ankaŭ la semoj kiuj aspektas beroj, estas venenaj por homoj kaj bestoj. Birdoj tamen manĝas ilin.

 

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: