Skip to content

Pasero en Kristnaska mateno

24.12.2010

Kuŝas blanka neĝo sur
sorpo kaj tilio,
en trankvilo dormas nur
lago sub glacio.
La paser’
post somer’
povra sur la frosta ter’.
En trankvilo dormas nur
lago sub glacio.

Ĉe dometa pordo ĉi
tie knabineto
staras, diras: ”Venu vi
al mi, pasereto!
Grajnon jen
prenu sen
timo aŭ hezito en
julofesto. Venu vi
al mi, pasereto!”

La pasero flugas al
la knabin’ kun ĝojo:
”Mi volonte prenas al-
mozon dum la vojo.
Kion vi
tie ĉi
faras, primemoras Di’.
Mi volonte prenas al-
mozon dum la vojo.

Mi ne estas, kiun vi
vidas laŭfigure.
Via frato estas mi
forpasinta frue.
La povrul’,
kiun jul’
sendis el ĉielo nun,
estas eta frat’ de vi
forpasinta frue.”

Esperantigis Tuomo Grundström

Pasero en Kristnaska mateno estas tre konata poemo en Finnlando, verkita de ŝatata aŭtoro Zacharias Topelius origine en la sveda en 1859. Tuomo Grundström, prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando, havas kutimon doni kiel Kristnaskan donacon al esperantistoj tradukon de iu grava peco de nia kulturo. Ĉi-jare li elektis tiun ĉi poemon kiun finnoj konas kaj aprecas ĉefe kiel Kristnaskan kanton. Multaj artistoj registris ĝin, vi povas aŭskulti en la reto (You Tube) ekz. la version de Tarja Turunen.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: