Skip to content

Tigoj en la neĝo

23.12.2010

Jen finfine unu suna tago. Ĵus pasis vintra solstico, la plej mallonga tago de la tuta jaro. En Laponio la suno tute ne leviĝas dum semajnoj, sed ĉe ni en la sudo (ankaŭ sudo estas relativa nocio!) la suno estas videbla dum preskaŭ ses horoj. Mi utiligis la sunbrilon por foti tigojn elstarantajn el la neĝo. Kelkaj plantoj (ekz. lanuga arkteo kaj tanaceto) havas fortikajn tigojn kiuj staras la tutan vintron. Tiel ili povas dissendi la semojn por estis portataj de vintraj ventoj aŭ preterpasantaj animaloj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: