Skip to content

Pli kaj pli da neĝo…

20.12.2010

La statuo de alko starigita antaŭ la naturhistoria muzeo de Helsinko ricevis neĝtavolon sur la kornaron kaj dorson. La statuo estas kopio. La originalo, kiun desegnis skupltisto Jussi Mäntynen, estis starigita jam en 1928 en Viborgo. Post la dua mondmilito Viborgo fariĝis rusa urbo. Pro tio oni starigis eĉ kelkloke en Finnlando kopiojn de la statuo.

Tiuj ĉi fotoj  klare montras la kvanton de neĝo kiu falis en Helsinko dum la pasinta semajnfino. Temas pri la heĝo ĉirkaŭanta la parkon Kellosaarenpuisto.

Advertisements
2 Komentoj
  1. Reijo permalink
    23.12.2010 2:18 ptm

    Krom viaj amusaj kaj informaj fotoj mi admiradas vian lingvouzon, kiel klara, ĉiutaga kaj ankaŭ multflanka. Bonan kristnaskon!

    • Sakari permalink*
      23.12.2010 5:40 ptm

      Dankon pro via komento. Feliĉan Kristnaskon kaj Prosperan Novan Jaron!

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: