Skip to content

Planto de la semajno 51: arkteo lanuga

18.12.2010

Arkteo lanuga jam aperis ĉi tie pli frue (vidu planton de la semajno 34). Mi tamen prezentas ĝin duan fojon, ĉar ĝi denove estas aktuala. La floroj forvelkis antaŭ longa tempo, sed la brunaj tigoj kun semoj restis. Kelkaj birdoj manĝas ilin avide kaj tiel disvastigas la planton. Ĝi havas ankaŭ alian manieron disvastiĝi: ĉiu semo estas provizita per hoketo, kiu facile fiksiĝas al la vestoj aŭ pelto de preterpasanto. Se vi iam devis forpreni tiajn bulojn el viaj vestaĵoj aŭ el la pelto de via hundo, tre verŝajne temis ĝuste pri  lanuga arkteo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: