Skip to content

Planto de la semajno 50: stelario meza

11.12.2010

Jen planto kiu eĉ en nia norda naturo povas kreski kaj flori preskaŭ kiam ajn. Eĉ vintre, se estas senfrosta tago, ĝi povas malfermi siajn florojn. Ĝi estas meza stelario (Stellaria media). Stelarioj estas oftaj plantoj kies floroj similis al tiuj kiuj donis la nomon al la grupo – al steletoj. Inter ili meza stelario havas – malgraŭ sia nomo – la plej malgrandajn florojn. Ĝi estas tre persista kaj trovebla preskaŭ ĉie.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: