Skip to content

Planto de la semajno 49: matrikario senodora

04.12.2010

Jen ekzemplo de planto kiu havas plurajn sciencajn nomojn. Ĉe ni ĝi estas konata kiel Tripleurospermum perforatuminodorum, sed en pluraj landoj ankoraŭ kiel Matricaria inodora. De tiu lasta venas ankaŭ la esperanta nomo senodora matrikario. En la nordaj landoj ĝi estas novalveninto kaj ĝi prosperas ĉefe en homa medio. Tiu ĉi foto estas farita en konstruata parcelo en la centro de Helsinko. Tamen tute fremda ĝi ne estas al nia origina naturo, ĉar ĉe la marbordoj kreskas ĝia alia varianto Tripleurospermum maritimum, mara matrikario. Ĝi estas ĉe ni origina kaj daŭre facile trovebla en Helsinko (suba bildo). Ne miksu ilin kun lekanto kiu havas similajn florojn sed tute aliaspecajn foliojn.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: