Skip to content

Merloj en frosta vetero

28.11.2010
tags:

Nekutime malvarma vetero regas en Finnlando. Tion spertas ankaŭ birdoj kiuj elprovas sian sorton restante ĉe ni dum vintro. Merloj antaŭe ne multe travintris ĉi tie, sed nuntempe pli kaj pli da ili klopodas fari tion en sudfinnlandaj urboj.

Tiuj ĉi birdoj estis bonŝancaj, ĉar ili trovis nemanĝitan sorpujon en la centro de la urbo. Tamen manĝado ne estas tute simpla afero, ĉar en frosto de pli ol -10 gradoj la beroj estas etaj glacigloboj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: