Skip to content

Planto de la semajno 48: urtiko malgranda

27.11.2010

Pasintsemajne mi prezentis al vi “senpikan urtikon” kiu fakte tute ne estis urtiko. Sed ĉi-foje temas pri vera urtiko kaj pri specio pli pika ol la ordinara. Temas pri Urtica urens kiu en la vortlisto de W F Pilger ricevis la nomon ‘malgranda urtiko’. Eble ĝi estas malpli granda ol la ordinara, sed pli pika aŭ brula (eĉ la scienca nomo urens venas de la latina verbo urere ‘bruligi’). Se vi rigardas atente la bildon vi vidos ke ankaŭ la supra parto de la folio estas plena je etaj pikiloj kiuj enhavas la bruligan substancon. Ĉe ni ĝi estas kulturkreskaĵo kiun oni povas trovi nur en homa medio. La fotita planto kreskas en la centro de Helsinko apud nia ĉefpoŝtejo.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: