Skip to content

Novembraj koloroj III

25.11.2010

Kiam forfalis la folioj oni pli facile rimarkas la likenoj sur la trunkoj. Jen acertrunko kaj sur ĝi likeno Xanthoria parietina

Birdoj volonte formanĝas ĉiujn ruĝajn berojn. Tamen ili ĝis nun ne sukcesis finmanĝi ĉiujn. La supra bildo montras iun ornaman arbedon, dum en la suba bildo estas sorpo. Ankaŭ ĝi estas ofte uzata kiel ornama planto. Eble ĝiaj beroj estis savitaj de birdoj pro tio ke la fotita planto situas urbocentre en loko kiu estas timiga por birdetoj.

Jen kelkaj dekoracioj pomoj – fotitaj en la parko de nia parlamentejo.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: