Skip to content

Alvenis bombiciloj

22.11.2010

Bombiciloj (Bombycilla garrulus) estas nordaj birdoj. En suda Finnlando oni apenaŭ vidas ilin somere. Aŭtune ili manĝas diversajn berojn kaj kiam la beroj finiĝas en pli nordaj regionoj, ili migradas pli kaj pli suden. Tial oni kutime vidas ili ĉe ni en oktobro aŭ novembro. Poste ili ofte migradas ankoraŭ pli suden.

En novembro lumo jam malmultas. Tiun ĉi grupon da bombiciloj mi trovis posttagmeze iom antaŭ la sunmalleviĝo. Kiam la lumo ne plu sufiĉis por fotado, mi devis ekuzi fulmon. Mi ne kutimas fari tion fotante la naturon, sed ĉi-foje ŝajnas al mi, ke estis bona decido uzi ĝin.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: