Skip to content

Planto de la semajno 47: lamio blanka

20.11.2010

La blanka lamio (Lamium album) floras ankoraŭ nun eĉ en nia norda nautro. Ĝiaj folioj tre similas al tiuj de urtiko. Tamen lamioj tute ne estas parencaj al urtikoj nek urtikoj havas blankajn florojn. Malgraŭ tio la eraro estas tre disvastiĝinta. Tial en pluraj eŭropaj lingvoj blanka lamio nomiĝas aŭ falsa urtiko aŭ blanka senpika urtiko (ekz. angle white deadnettle, hispane ortiga blanca, germane Weisse Taubnessel, france ortie blanche ktp).

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: