Skip to content

Planto de la semajno 46: lamio purpura

13.11.2010

Jam komencas esti malfacile trovi novajn florantajn plantojn en nia naturo. Tamen mi klopodos daŭrigi almenaŭ dum novembro per aktualaj fotoj.

Lamioj estas inter tiuj plantoj kiuj povas flori kiam ajn, eĉ vintre se la tero ne estas frostiĝinta. Ekzistas kelkaj specioj de ruĝkoloraj lamioj. Purpura lamio (Lamium purpureum) estas unu el la plej oftaj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: