Skip to content

La piroloj alvenis

11.11.2010

Piroloj (Pyrrhula pyrrhula) estas tre ŝatataj birdoj en Finnlando. Kutime infanoj desegnas ilin en siaj Kristnaskaj kartoj. Somere tiuj birdoj loĝas kaŝite en arbaroj, sed vintre ili serĉas manĝaĵon ankaŭ apud homaj loĝejoj. Tial oni vidas ilin plej ofte vintre. La virbirdo estas rimarkebla kaj facile rekonebla pro sia ruĝa brusto.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: