Skip to content

Planto de la semajno 43: daturo

23.10.2010

Daturo (Datura stramonium, PIV donas al tiu ĉi specio du nomojn: stramonio kaj dornpomujo) ne estas origina en Finnlando, sed trudherbo trovebla preskaŭ ĉie en la mondo. Ĉar ĝi estas planto de pli varmaj klimatoj, oni kutime trovas ĝin ĉe ni floranta malfrue aŭtune.

La nomo dornpomujo estas memevidenta kiam oni vidas la fruktojn. La finnlingva nomo hulluruoho referencas al ĝia veneneco, precipe al tio ke ĝia uzo produktas halucinojn.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: