Skip to content

Almozpetantaj kaj glankolektantaj sciuroj

06.10.2010
tags:

En multaj naturblogoj aperis fotoj pri sciuroj. Ili estas scivolemaj kaj facile malsovaĝiĝas. Ili ankaŭ lernas almozpeti manĝaĵojn de homoj. Jen kelkaj fotoj el la tombeja parko de Hietaniemi.

Donu donu…

Ĉu vi ne havas ion por mi?

Ternuksoj (arakidoj) estas bongustaj.

En Finnlando kverkoj prosperas nur en la plej suda parto de la lando. Sciuroj avide kolektas glanojn (fruktoj de kverko).

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: