Skip to content

La novaj kutimoj de bluaj paruoj

30.09.2010

Bluaj paruoj oftas en nuntempa finna naturo. Plej facile oni observas ilin vintre en birdomanĝejoj. Somere ili normale kaŝiĝas en la naturo kaj ne lasas homon tre proksimen. En Helsinko ili tamen akiris novajn kutimojn. Tiuj ĉi birdoj atendis en rodo-arbusto ke homoj portas al ili manĝaĵon. Tial kelkaj eĉ proksimiĝis por kontroli ĉu la ilo en mia mano estas ia manĝujo aŭ ne. Kompreneble estis fotilo kaj ne entenis ion manĝeblan.

Advertisements
2 Komentoj
  1. 01.10.2010 8:43 ptm

    belaj fotoj, kiel kutime. mi ĉiam rigardas vian blogon kun admiro.

    iuj bestoj mirinde adaptiĝas al urba medio. mi legis ie, ke merloj ankoraŭ en la 19a jarcento estis sovaĝaj birdoj malfacile observeblaj en arbaroj. nun, ili grandanime toleras homojn apud la herbejoj, sur kiuj ili saltas.

    • Sakari permalink*
      03.10.2010 5:55 atm

      Dankon pro viaj komentoj Ĵeromo.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: