Skip to content

Planto de la semajno 39: larĝfolia sedo

25.09.2010

Grandaj sedoj havas du sciencajn nomojn: antaŭe ili estis konataj kiel sedum, nuntempe pli ofte Hylotelephium. La esperanta nomo sedo larĝfolia ankoraŭ sekvas la malnovan sciencan nomon. Sedoj kreskas longe, pro tio ili floras abunde ankoraŭ en septembro. Larĝfolia sedo estas origina en suda Finnlando, sed en niaj ĝardenoj estas enkondukitaj multaj fremdaj sedoj kiel ornamplantoj.


Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: