Skip to content

Venena eleganteco

21.09.2010

Muŝa amanito (Amanita muscaria) estas unu el niaj plej facile rekoneblaj fungoj. Ĝiaj klaraj koloroj ŝajnas indiki: mi estas venena, ne manĝu min. En kelkaj siberiaj kulturoj ĝi tamen estis manĝata, precipe de ŝamanoj kiel narkotaĵo por eniri en alian mondon.

Ĉi tiuj estas pli flavaj ol normale. Kutime muŝa amanito havas ruĝan aŭ oranĝan koloron.

Ekzistas pluraj specioj de amanitoj. Unu estas tute blanka, pro tio almenaŭ finnoj kaj svedoj nomas ĝin blanka amanito. Ĝi estas mortige venena.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: