Skip to content

Miela armilario

19.09.2010

Armilarioj estas putrigaj fungoj. Ili atakas lignon kaj malkomponas ĝin. Tiel ili estas grava parto de la natura cirkulado. En la unuaj fotoj ili ŝajne kreskas en herbejo, sed subtere estas lignaĵo (radiko, trunko) de kie kreskas la videblaj fungoj.

Ĉi tiuj fungoj nomiĝas Armillaria borealis, miela armilario. En PIV miela armilario estas identigita kiel A. mellea, sed laŭ nuna kompreno A. mellea estis grupo de similaspektaj fungoj el kiuj A. borealis (borealis=norda) estas unu. Kiel la nomo ‘miela’ indikas, ĝi estas manĝebla.

Jen bildo pri armilario kiu atakis kreskantan sorparbon. Tio signifas ke la arbo jam estas mortanta.

Armilario en jam mortinta betulo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: