Skip to content

Oranĝa

13.09.2010

Klaraj  koloroj estas maloftaj en aŭtuna naturo. Tamen eblas trovi eĉ oranĝajn objektojn. La unua fotitaĵo estas amanito, pli precize muŝamanito (Amanita muscaria), fungo konata al ĉiuj pro siaj koloroj kaj veneneco.

Ankaŭ tiuj ĉi fajreroj estas fungo. Ĝia scienca nomo estas  Calocera viscosa.

Tiu ĉi fungo tre similas al konata manĝebla fungo kantarelo, sed ne estas tiu. Ĝi estas falsa kantarelo (Hygrophoropsis aurantiaca). Ĉe ni kantareloj estas malfruaj fungoj, eĉ la unuaj ankoraŭ ne aperis.

Ankaŭ konata printempa floro konvalo (Convallaria majalis) akiras oranĝan koloron aŭtune. La beroj estas malmultaj kaj venenaj, sed homo apenaŭ havas kaŭzon pluki ilin.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: