Skip to content

Gastoj en legomĝardeno

06.09.2010

Pasintsemajne mi trovis ke spikoj en mia maizĝardeno estis malfermitaj kaj semoj forprenitaj. Kiu estis la ŝtelisto? Post ioma atendado la ŝtelisto revenis al la loko de la krimo kaj evidentiĝis ke ĝi estas granda paruo (Parus major) .

Mi forprenis la pli grandajn spikojn kaj lasis nur kelkajn duone kreskintajn. Denove la paruo malfermis novan spikon kaj ekfrandis. Tiu ĉi paruo estas ankoraŭ etulo (ĉi-somera ido).

Alvenis ankaŭ alia netimema gasto al mia ĝardeno. Ĝi estas ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula).

Bela ĝardeno, ĉu ĉi tie troveblus  io manĝebla ankaŭ por mi?

Eble ĉi tie ĉe la maizplantoj.

Iu vermo aŭ larvo eble.

Jen bona loko ripozi. Nun vi povas fari la portreton.

Ĉu vi jam pretas?

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: