Skip to content

Aŭtunaj libeloj flugas ĝuste nun

30.08.2010

Simpetroj estas familio de libeloj kiujn finnoj kaj svedoj nomas “aŭtunlibeloj”. W F pilger proponas esperantan nomon eriko-libeloj. En aŭgusto ili estas facile troveblaj en la finna naturo. Jen mi prezentas al vi tri speciojn: Sympetrum vulgatum (ordinara simpetro), Sympetrum sanguineum (sangoruĝa simpetro) kaj Sympetrum flaveolum (flava simpetro). En pli frua afiŝo vi povas vidi  eĉ kvaran simpetron: Sympetrum danae (malhela simpetro).

La du unuaj fotoj montras ordinaran simpetron.

Sangoruĝa simpetro estas rara, antaŭe eĉ rarega en Finnlando, sed dum la lastaj jaroj oni povas trovi ĝin kelkloke, precipe en la ĉefurbo Helsinko mem. En meza Eŭropo ĝi tamen estas inter la plej oftaj libeloj.

Flava simpetro estas facile rekonebla pro la flavaj makuloj en la flugiloj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: