Skip to content

Zigopteroj en Finnlando

23.08.2010

La scienca nomo por libeloj estas odonatoj. Odonatoj estas divideblaj en du grupoj: zygoptera (la vorto signifas egalformaj flugiloj) kaj anisoptera (malegalformaj flugiloj). Iom simpligante oni povas diri, ke zygoptera-libeloj aspektas kiel ŝvebantaj alumetoj aŭ kelkfoje papilioj, dum tiuj de anisoptera similas al eta helikoptero aŭ aviadilo. Vorto libelo estas uzata por ambaŭ grupoj.

En tiu ĉi afiŝo estas fotoj de kelkaj zygoptera-libeloj (zigopteroj, sveltaj libeloj, libeletoj) troveblaj en Finnlando. La unua estas Enallagma cyathigerum, sufiĉe ofta en Finnlando.

Tiu ĉi estas Ischnura elegans.

Tiu ĉi kopulanta paro estas Coenagrion pulchellum.

Por kompari: ankaŭ tiu ĉi libelo kiu ŝajnigas havi severan mienon estas Coenagrion pulchellum.

Jen Coenagrion hastulatum.

Jen supre kaj sube interesa trovo. Coenagrion puella estas ofta en meza Eŭropo, sed apenaŭ trovebla en Finnlando dum la pasinta jarcento. Tamen komence de la 21a jarcento ĝi tre oftiĝis en plej suda Finnlando kiel signo de la ŝanĝiĝanta klimato.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: