Skip to content

Planto de la semajno 34: arkteo lanuga

21.08.2010

Precipe la dua bildo (sube) montras, kial tiu ĉi arkteo nomiĝas ‘lanuga’. Temas pri parto de la planto, ne pri kreaĵo de iu insekto kiel oni povus kredi. Lanuga arkteo estas ofta en suda Finnlando. Ĝi estas tiel nomata kulturplanto, do ĝi disvastiĝis per agado de homoj . Homoj mem aŭ hejmaj bestoj portis ĝiajn semojn senintence aŭ kelkfoje eĉ intence, ĉar lanuga arkteo estis uzata kiel kuracherbo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: