Skip to content

Tago de pariĝo

11.08.2010

En aŭgusto jam videblis multaj unuopaj simpetro-libeloj (precipe Sympetrum vulgatum) sed la lastan sabaton (7.8) okazis grupa pariĝo. La unua fazo nomiĝas tandemo. Dum ĝi la masklo fiksiĝas al la femalo per la preniletoj, kiuj troviĝas en la fino de la postaĵeto. La fiksiĝo estas tiom forta ke la libeloj restas kunigitaj dum la tuta kopulado.

Pli proksima bildo pri la tandemo. La preniletoj en la postaĵeto de la masklo estas tiel formitaj, ke ili fiksiĝas al la truoj en la femala kolumo kvazaŭ ili estus seruro kaj ŝlosilo. Kuniĝo sukcesas nur kun individuo de la sama specio.

La sekva fazo estas la vera kopulado dum kiu la masklo transigas sian spermon en la femalon. Por fari tion la paro formas tn. koron. Tio postulas de ambaŭ akrobatan lertecon.

La lasta fazo estas lasado de ovoj. Simpetroj restas kunigitaj ankoraŭ dum ĝi. Tiel la masklo certigas ke ĝi estas la fekundiganto de la ovoj. La paro flugas tandeme super akvejo kaj ĵetas la ovojn en la akvon. Estis malfacile fari bonan foton, sed en la plej bona momento ne malpli ol kvin paroj estis en la sama loko ĵetantaj siajn ovojn.

Se vi volas lerni pli pri la vivo de libeloj, legu la koncernan artikolon en esperanta Vikipedio.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: