Skip to content

Aŭtunaj libeloj

06.08.2010

En la finna sympetrum-libeloj estas nomataj aŭtunaj libeloj. Ili vere ne estas aŭtunaj, sed ilia plej amasa flugado okazas malfru-somere. Tiuj ĉi libeloj estis fotitaj jam antaŭ du semajnoj, sed ĝuste nun (en aŭgusto) estas bona tempo observi ilin. Supre Sympetrum flaveolum, facile rekonebla pro la flavaj makuloj en la flugiloj. Sube Sympetrum danae, kies seksoj havas tute malsamajn kolorojn. Maskloj estas nigraj dum femaloj havas buntajn kolorojn, tamen kun fortaj nigraj strioj (lasta foto).

One Comment

Trackbacks

  1. Aŭtunaj libeloj flugas ĝuste nun « Norda naturo

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: