Skip to content

Nova papilia generacio kreskas

04.08.2010

Jen kelkaj raŭpoj trovitaj en urtiko. Mi scivolis kio fariĝos de ili. Ne estis malfacile trovi, ke ili estas raŭpoj de taga pavo (Nymphalis io). Antaŭe tiu papilio ne travintris en Finnlando, sed jam de kelkaj jardekoj ĝi adaptiĝis al nia klimato. Estas du generacioj – la unua travintras kaj lasas ovojn en junio. Poste ili estas raŭpoj somermeze, krizalidiĝos kaj eliĝos kiel  flugantaj papilioj en aŭgusto.

Jen la fina rezulto – adolta papilio Nymphalis io aŭ Inachis io – taga pavo en esperanto, fotita en la lasta semajno de julio, tamen en alia loko ol la raŭpoj.

One Comment
  1. 04.08.2010 8:56 ptm

    Dankon. Mi ligis al cxi tiu en La Verda Stelo – http://verdastelo.com

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: