Skip to content

La flugo de libelo

02.08.2010

En fotado de libeloj la lasta defio estas foti flugantan libelon. Unuavice malfacila, preskaŭ neebla tasko, tamen realigebla. Grandaj libeloj estas bonaj flugantoj, ili flugas kiel helikopteroj, sed ili kapablas ankaŭ halti kaj tuj ŝanĝi direkton.  Dum mia observado mi sukcesis fari nur kelkajn klarajn fotojn de flugantaj libeloj. La fluganta libelo estas Aeshna subarctica, kiu estas relative malofta en Finnlando.

Kiel kutime, vi povas alklaki la fotojn kaj studi ilin en pli granda formo.

Aeshna grandis, sube la arbara lageto kie la fotitaj libeloj vivas.

Advertisements
2 komentoj
  1. Sergej permalink
    03.08.2010 8:30 atm

    Bonegaj fotoj. Gratulojn, Sakari!

  2. 18.08.2010 6:44 atm

    la libelo similas je granda armea helikoptero !

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: