Skip to content

Planto de la semajno 31: sileno pufa

31.07.2010

Pufa sileno (Silene vulgaris, fi nurmikohokki, sv smällglim) ricevis sian esperantan nomon laŭ la formo de la floroj. Finnoj vidis en tiu floro fiŝkaptilan flosilon, tial la tuta genro nomiĝas kohokki (flosileto). Pufa sileno estas kutima en tuta Eŭropo. Ĝi tamen ne estas plene unueca en la zono de sia disvastigeco. En Suda Finnlando kreskas aparta variaĵo, kiun oni ne trovas ie ajn aliloke. Ĝia scienca nomo estas Silene vulgaris var. littoralis.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: