Skip to content

Forgesita ĝardeno

29.07.2010

En Kruunuvuori (en la insulo Laajasalo) estas nekutima urboparto. Iam tie estis grupo de vilaoj kie riĉaj urbanoj pasigis la someron. Poste la tereno estis aĉetita de granda kompanio kun celo konstrui tie etaĝdomojn, sed la urbo tiutempe ne akceptis la planon. La vilaoj estis forgesitaj kaj oni lasis ilin kadukiĝi. Nun estas nova plano malkonstrui ilin kaj krei tute novan urboparton. En unu forgesita ĝardeno mi trovis origanon (Origanum vulgare). Ĝi ne kreskas ĉe ni en la naturo, sed se oni semas ĝin, ĝi povas kreski jardekojn en la sama loko. Kiel vi vidas, papilioj ŝatas ĝin, jen kelkaj napopapilioj alvenis por suĉi nektaron.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: