Skip to content

Planto de la semajno 30: frambo

24.07.2010

Ankoraŭ unu plia rubuso: frambo (Rubus ideaeus, fi vadelma, sv hallon). Ĝia kreskozono ne limiĝas al la nordaj landoj, ĝi estas kutima en plejparto de Eŭropaj landoj. Ĉe ni ĝi estas pionira planto en arbaroj. Iom da frambujoj estas ĉie en niaj arbaroj, sed ili kreskas nerimarkitaj. Se oni forhakas la arbojn aŭ arbara fajro detruas ilin, plivastiĝas pioniraj plantoj. Tri-kvin jarojn post la malapero de arboj abundas frambujoj. Poste ili malpliiĝas, estas foruzitaj la nutraĵoj kiujn frambujoj bezonas kaj aliaj plantoj okupas la terenon.

Sovaĝaj framboj estas aprezataj. La plukado estas iom malfacila, ĉar frambujoj ne kreskas longe en sama loko. Tial oni devas ĉiujare serĉi la lokojn kie ili kreskas. Ofte ili kreskas ankaŭ en malfacile atingeblaj lokoj. En la unuaj jaroj la beroj estas bonaj, sed poste pliiĝas larvoj, kiuj manĝas la berojn. Frambo estas ankaŭ kultivata ĝardenplanto, por tiu celo oni kreis hibridajn kulturvariojn. Tamen, miaopinie, la sovaĝaj beroj estas la plej bongustaj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: