Skip to content

Fotado de grandaj libeloj

22.07.2010

Rigardante kelkajn fotoblogojn kaj parolante kun la fotintoj mi prenis al mi defion foti ĉi-somere libelojn.  Ne ĉiujn 55 ekzistantajn en Finnlando, sed jam kelkaj beluloj estus sufiĉe por mi.

Unue la defio ŝajnis malfacila, ĉar la insektoj estas flugemaj kaj nur malofte haltas. Tamen kun pacienco mi trovis kelkajn fotindajn. Mi aĉetis altnivelan finnan libron pri libeloj (Sami Karjalainen: Suomen sudenkorennot) kaj per ĝiaj informoj mi klopodas identigi la fotitajn libelojn. Supre Libellula quadrimaculata.

Jen rara vidaĵo: Aeshna grandis lasas ovojn.

Tre bela libelo Somatochlora metallica haltis por ripozi.

Sympetrum flaveolum estas ĉe ni malfrusomera libelo, sed jam videbla.

Advertisements
2 komentoj
  1. 22.07.2010 11:54 atm

    Mi ne havas grandan scion pri insektoj. Mi tamen scias, ke ekzistas du grandaj kategorioj de libeloj, kiujn ni nomas en la franca “libellules” (“libeloj”) kaj “demoiselles” (“fraŭlinoj”). On facile diferencigas unu de alia dank’ al la pozicio de flugiloj je ripozo. Sed mi miriĝas scii, ke ekzistas tiom da libeloj !

    La unua aviadilo, kiu trairis la Manika maro kun Santo-Dumont kiel stiristo, nomiĝis “La Demoiselle” laŭ tiu gracia insekto.

  2. Sakari permalink*
    23.07.2010 5:37 atm

    Estas fakte multaj diversaj libeloj, en la tuta mondo estas konataj pli ol 5700. Kelkajn fotojn mi publikigas ĉi tie, sed mi faras pli grandan albumon en mia alia retejo. Se vin interesas, vizitu la adreson: http://www.ipernity.com/doc/138894/album/196439

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: