Skip to content

Planto de la semajno 29: kampanulo rondfolia

17.07.2010

Rondfolia kampanulo (Campanula rotundifolia, fi kissankello, sv liten blåklocka) origine kreskis en rokaj deklivoj. Kiam la homo ŝanĝis la ĉirkaŭon, ankaŭ ĝi devis serĉi novajn loĝlokojn. En Suomenlinna ĝi nun kreskas en la ŝtonmuroj. La kondiĉoj estas severaj – multe da suno, malmulte da tero kaj akvo, sed rondfolia kampanulo kapablas kreski kaj disvastiĝi tie.

Kiel komunuzaj nomoj por kampanuloj estas proponitaj du variantoj: sonorilo kaj kloŝo. La specia nomo rondfolia referencas al la unuaj, plej malsupraj folioj. Ili kutime estas velkintaj jam kiam la floroj aperas. Se vi atente rigardas, en la dua foto vi ankoraŭ povas vidi kelkajn.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: