Skip to content

Parado de perlamoto-papilioj

16.07.2010

En Helsinko malabundas bonaj herbejoj por papilioj. Verŝajne la plej bona loko estas Vuosaari kaj tie aparte la naturprotektejo de Mustavuori. Tie dum unu fotoekskurso mi sukcesis foti tri speciojn de perlamoto-papilioj, kiuj tre similas unuj al la aliaj. Oni povas identigi ilin nur vidante ambaŭ flankojn de la flugiloj. Precipe la lasta (Fabriciana adippe) fariĝis malpli ofta ĉar en Finnlando ne plu ekzistas taŭgaj herbejoj. Bonŝance oni ankoraŭ povas vidi ilin.  En la du unuaj fotoj estas Brenthis ino.

Speyeria aglaja

Fabriciana adippe. La floro en kiu tiu ĉi kaj la sekva papilio sidas estas Cirsium helenioides, felta cirsio.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: